Kristana logos

Vorto de Dio, vitraĵo en la Luterana preĝejo de Charleston, Suda Karolino (Usono).

Laŭ la kristana teologio la Logos (antikve-greke Λόγος) estas la "Verbo de Dio" (Parolo/Vorto de Dio), kiu sin faris karno en Jesuo Kristo.

Videpunkte de Kristologio, la koncepto ke la Kristo estas la Logos (la greka λóγος, tradukebla per «verbo», «saĝo» aŭ «racio») gravece rolis en la establiĝo de la doktrino pri la dieco de Jesuo kaj lia pozicio, ĉar Dio de Filo, ene de la kristana triunuo, kiel substrekite en la kredo de Koncilio de Kalcedono.

Tiu kristana nocio originas en la juda tradicio, kiu pretigis la asimiligon de la biblia saĝo kun la logos de la greka filozofio. La Evangelio laŭ Johano florigos tiun similigon anoncante Jesuon kiel Difilon. (Vidu: Siraĥ 24, 1-12; Libro de la Saĝo 9, 1-4, 17-18.

La juda teologo kaj filozofo Filo de Aleksandrio multe verkis pri la logos tielmaniere ke ŝajnas legi ke la logos vivanta estas ligo de ĉio, kiu tenas la tuton de la aĵoj unuigita kaj malhelpas ke ili disigu” kaj en tio similas al 1, 17 de la paŭla Epistolo al la Koloseanoj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search